Nederlanda vojo al la fina benko
En Nederlando ekzistis unu el la plej fortaj esperanto-komunumoj en la mondo.
En Nederlando ekzistis unu el la plej fortaj esperanto-komunumoj en la mondo.
Estimata Prezidanto,
Aŭtoritatoj, gesinjoroj, gecivitanoj,
En la nomo de la Esperanta Civito ni alportas ĉi tiun saluton al la 62a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso, inaŭgurata ĉi-matene, la 9an de majo 2010, en la gastama ĉefurbo de Bulgario.
La aprila numero de “Literatura Foiro” en 2010 (244a, en la 41a jarkolekto) estas vera vitrino de la beletro en nia lingvo.
Originala literaturo: uverture la poemo “Miraĝo” de Lenke Szász, premiere la specimeno “Onklo Elmaru” el la nova romano “Flugi kun kakatuoj” de Trevor Steele, poeziaj debutoj de du rumanaj lernantinoj, Daniela Ungurean kaj Petronela Hojbota.
Mi eksciis pri la Esperanta Civito en la Centra Oficejo de UEA dum kafopaŭzo, per “Libera Folio”. Neniu afrikano kiel mi sciis la kialon de miskompreno, kiu okazis inter UEA kaj la Civito. Naive/naivule tio naskis ian problemon inter Gbeglo Koffi kaj mi. Mi konfesas, ke mi tute ne komprenis la fonton de la problemo.
La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado kunsidos en Ĉaŭdefono 17 aŭgusto 2010, kun eventuala daŭrigo en posta tago, dum la semajno de la Kolokvo pri lingvopolitikoj organizata de KCE.
La tagordo inkluzivas la temojn devigajn laŭ la statuto, krome estos diskuto pri la nemoveblaĵo akirebla de FEM kaj pri la progresoj en Afriko, precipe Kongolando kaj Togolando.
Prof. Probal Dasgupta en la fokuso de grava kontestado pri homaj rajtoj, ene de Universala Esperanto-Asocio.
La membroj de ASELT (Asocio Sennacieca de Esperantistoj Laboristoj en Togolando) festis la Unuan de Majo 2010 en Lomeo.
Dornoj kaj petaloj atendas la partoprenontojn en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio, kunvokita al Kaiserlautern (Germanio) je la 21a de majo 2010.
Per tri jaroj sinsekve deficitaj la kooperativo posedanta Kastelon Greziljonon akumulis entute pli ol 28.000 eŭrojn da perdoj, el kiuj la duonon nur en 2009. Tio signifas ke pasintjare Greziljono elspezis proksimume unu eŭron kaj duonon kontraŭ ĉiu unuopa eŭro enkasigita; nome, la kooperativo kapablis kovri per la ordinara spezkalkulo nur 67% de siaj kostoj.
La Esperanta Civito estas la dua subjekto laŭ internacia graveco en Esperantio, tuj post Universala Esperanto-Asocio, laŭ statistike-organiza prezento de la partieto Unu-Mondo. La prezento celas enfokusigi la pozicion de Unu-Mondo rilate al deko da organizoj.
Specife pri la Esperanta Civito oni legas:
Kongrue al la orientiĝoj esprimitaj dum la parlamenta sesio en Bruselo (julio 2008) kaj konforme al la konstituciaj povoj, hodiaŭ la Konsulo subskribis nome de la Esperanta Civito la Alvokon de la kampanjo por la starigo de parlamenta UN-asembleo.