Radikaluloj por la Partio de la Piratoj
La esperanto-asocio kuplita al la transnacia Radikala Partio (fondita de Giordano Falzoni en 1986) esprimis sin favore al la germana Partio de la Piratoj kiu, laŭ deklaro de Giorgio Pagano, sekretario de ERA, adoptis esperanton, apud la germana kaj la angla, en sia platformo de reta komunikado “Liquid Feedback”.