Pretu tosti PIVE (sed ne nur biere...)
Estas presata la nova eldono de “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto”, kies ĉefa novaĵo ŝajnas la enmeto de referencoj al la 9a Oficiala Aldono, tiel ke 209 kapvortoj estas nun signitaj per la cifero 9.
Estas presata la nova eldono de “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto”, kies ĉefa novaĵo ŝajnas la enmeto de referencoj al la 9a Oficiala Aldono, tiel ke 209 kapvortoj estas nun signitaj per la cifero 9.
Pollando ne portas bonan ŝancon al la Sennacieca. La invito al kongreso en Varsovio dum 1987 estis rapide nuligita en 1985, kiel konsekvenco de la puĉo ene de Pola Esperanto-Asocio. La SAT-kongreso en Bjalistoko, julio 2020, estis ĵus nuligita pro la pandemio.
La (tro?) frua rezigno de la nederlandanoj organizi Internacian Junularan Kongreson en 2020 kuntrenis ankaŭ la rezignon de la sudkoreoj pri IJK en 2021. Sed la gvidaj instancoj de TEJO intencas okazigi IJK-on fizike en 2021 kaj tial ili ĵus relanĉis konkurson, kun unua limdato 30 junio 2020.
La esperanto-junularo aspektas fenomeno relative pli kompakta ol pliaĝaj movadoj. SAT-junulfako praktike ĉesis antaŭ jardekoj, dum TEJO pli kaj pli kreskis ekde la 1960aj.
La centdudektria datreveno de la cenzura permeso pri la Unua Libro de Doktoro Esperanto (2 junio 1887) ĉi-foje koincidas kun la ora jubileo de Plena Ilustrita Vortaro, aŭtorita de Gaston Waringhien, fakte ankoraŭ la sola granda vortaro esperanta-esperanta.
Post konsultiĝo kun la senataj grupestroj kaj ricevinte la konsenton de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, decidis kunvoki la parlamentan sesion al Razgrado (Bulgario), komence de junio 2021.
Fatala malsano (kancero ĉe pulmo) jam de tuta jaro malfortigis c-anon Hilary Bill Chapman (1950-1967-2020), kiu fine forpasis la 21an de majo pro komplikaĵo kaŭzita de la pandemia viruso.
“UEA pretas en la venontaj jaroj kongresi en Afriko, nia lulilo, kaj tiel ebligi al homoj de la tuta mondo kunfratiĝon en la plej bona afrika etoso, per kiu afrikanoj normale festas tiun ĉi tagon. Vestitaj per grandiozaj tradiciaj kostumoj, homoj de pluraj landoj okazigas spektaklojn kaj festivalojn ĉirkaŭ kulturo, gastronomio kaj diverseco de kutimoj en la kontinento”.
Hieraŭ la 59an literaturan kafejon en Budapeŝto anstataŭis telematika renkonto, dum kiu s-ino Eva Tofalvy prezentis sian novan verkon “La liberiĝo”. Intervjuis c-ino Anna Bartek, nome de Fajszi Amika Rondo.
TEJO akceptis la inviton de britaj esperantistoj por Internacia Junulara Kongreso en 2021, koincide kun la anoncita Universala Kongreso en Britio (Norda Irlando). Tamen la britoj subite rezignis “pro manko de laborfortoj”, kaj la estraro de TEJO estis devigata rapide serĉi alian sidejon, kun nur iom pli ol jaro da tempo por aranĝi la eventon.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. La Konsulo anoncis la intencon kunvoki la venontan parlamentan sesion al Bulgario, dum printempo 2021, kun la konsento de la senataj grupestroj. Li komunikis la daŭrigon de la staĝo de c-ino Manuela Blanco, kiu baldaŭ deĵoros tiucele en Svislando.
Afrika Esperanto-Instituto kunvenis hodiaŭ skajpe, kun la partopreno de du afrikanoj (c-anoj Kagina kaj Nshimirimana) kaj du eŭropanoj (gec-anoj Martinelli kaj Silfer); la lastaj tri reprezente de Kultura Centro Esperantista kaj la unua reprezente de Societo Internacia por Paco Universala. AEI konsistas el du membroj: KCE kaj SIPU, kun po tri reprezentantoj.