Kabindanoj murditaj de angolanoj en Kongolando
HeKo 638 3-A, 20 mar 17
La 2an de februaro 2017 la registaro en ekzilo de la Kabinda Respubliko estis informita ke kvar kabindaj responsuloj en Kongolando-Brazavilo, departemento de Niari, estis murditaj de angolaj agentoj. La kvar viktimoj estas: Alexandre Taty Canier (sekretario de FLEC), Estanislas Boma, Rotula, Alfredo Mabiala.