La Esperanta Civito funebras pri Umberto Eco

HeKo 594 2-C, 23 feb 16

La Esperanta Civito ĉeestas la laikan funebran ceremonion pro Umberto Eco, hodiaŭ en Milano ĉe la Duka Kastelo, per oficiala delegacio.

La delegacio konsistas el gec-anoj Giorgio Silfer, vickonsulo, Chiara Macconi, nome de la Esperanta PEN-Centro (kiu en 2007 kandidatigis lin por la literatura Nobelo) kaj Carmine Dello Spedale, nome de Itala Interlingvistika Centro.

PEN Internacia pri la Tago de la Gepatra Lingvo

HeKo 593 9-B, 21 feb 16

La Dudekunua de Februaro estas la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo: tiel en esperanto, dum la plejmulto parolas pri patrina lingvo, kvankam ne mankas esceptoj pri patra lingvo, kiel la pola. PEN Internacia celebras ĝin kun la celo propulsi la lingvan kaj kulturan diversecon, kaj plurlingvismon ĉe la individuoj, kio estas alio ol multlingvismo ĉe la supernaciaj institucioj.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.