PEN Internacia pri la Tago de la Gepatra Lingvo

HeKo 593 9-B, 21 feb 16

La Dudekunua de Februaro estas la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo: tiel en esperanto, dum la plejmulto parolas pri patrina lingvo, kvankam ne mankas esceptoj pri patra lingvo, kiel la pola. PEN Internacia celebras ĝin kun la celo propulsi la lingvan kaj kulturan diversecon, kaj plurlingvismon ĉe la individuoj, kio estas alio ol multlingvismo ĉe la supernaciaj institucioj.

Ĉi-jare PEN Internacia emfazas la kazon de eritrea verkisto, Idris Said Aba Arre. Li multe skribis pri la eduka politiko en la gepatra lingvo en Eritreo post la sendependiĝo. Li estis retenita en sia hejmo en 2001 kaj ne rajtis komuniki, sen akuzo kaj juĝo ekde tiam. Kelkajn monatojn antaŭ sia malliberigo li publikigis influan verkon pri la gepatre-lingva edukado, per kiu li kritikis la lingvopolitikon de la tiama registaro.

Samtempe PEN Internacia dum la hodiaŭa tago sustrekas la engaĝon de la civila socio favore al la gepatre-lingva edukado, fare de la PEN-centroj afrikansa, malavia, filipina, sudafrika, kimra kaj zambia.

PEN Internacia estas la sola NRO en A-rilatoj kun Unesko kie ankaŭ esperanto estas reprezentata, danke al la PEN-centro nuntempe prezidata de c-ano Bertil Nilsson, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.