Esperanta PEN eble decida en la mondkongreso
HeKo 582 5-B, 13 okt 15
Okdeko da literaturoj en la mondo, inkluzive de la esperanta, estas reprezentataj en la 81a PEN-mondkongreso, inaŭgurita hodiaŭ en Kebeko (Kanado) en ĉeesto de gravaj verkistoj. La ĉeftemo “Tradukado = Kreado = Libereco” donas la eblecon enfokusigi tradukarton ene de la mondliteraturo.