Norda Legacio inaŭgurota en Stokholmo
Hieraŭ la kooperativa asembleo akceptis unuanime la aliĝon de la Esperanta Civito al Solidaritet-Huset (Solidar-Domo) en Stokholmo. La Civiton reprezentis c-ano Bertil Nilsson.
Post tuta jaro kaj duono eblas taksi la profesiecon de Fabrício Valle, la (ĉef)redaktoro de la revuo “Esperanto”, posteno kiun okupis Paul Berthelot, Hector Hodler, Edmond Privat, Reto Rossetti… O quantum mutatus ab illo!
Grandparte lin juĝis jam liaj dungintoj (la Estraro de UEA, pli specife prezidanto Mark Fettes), kiuj meze de septembro 2014 riproĉis “interalie”
Konsiderite “la plej danĝera pado en la mondo”, la fama Caminito del Rey en Andaluzio denove estas alirebla por ekskursantoj.
Dum sia ordinara kunveno hieraŭ en Berno la Komitato de Kultura Centro Esperantista aprobis unuanime la plenumon de diversaj gravaj programeroj.
Aktiva domflegado en ĉiuj nemoveblaĵoj prizorgataj de fondumo Pro Esperanto kiel regio, en Hispanio kaj Svislando, dum januaro-februaro 2015.