MacGill skeĉoverkisto, Mihalkov eseisto

HeKo 572 5-B, 20 mar 15

Stefan MacGill en la brila vesto de skeĉoverkisto kun didaktika celo gastis hieraŭ ĉe la literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto.

La literatura kafejo, kie bonvenigas c-ano György Nanovfszky, kun sia partoprenantaro inter dekkvino kaj trideko da ĉeestantoj, estas la kultura esperanto-kunveno plej vizitata ĉiumonate en la hungara ĉefurbo. Al la sukceso de la literaturaj kafejoj kontribuas la aktiveco de sen. Anna Bartek.

La venonta literatura kafejo okazos en alia tago ol kutime: jam merkredon la 8an de aprilo. Dum tiu semajno gastos en Budapeŝto grava eseisto kaj literatura kritikisto, sen. Georgi Mihalkov el Sofio, kiel novelisto kaj romanisto pli konata sub la pseŭdonimo Julian Modest.

La temo traktota en aprilo estas la traduko de “La tragedio de l” homo” fare de Kálmán Kalocsay, okaze de la kvindeka datreveno de la lasta eldono, fare de la fama Corvina.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.