Tri numeroj de "Heroldo" septembro-oktobro 2013
La numeroj 12, 13 kaj 14 de “Heroldo de Esperanto” en 2013 proponas novaĵojn de la fino de aŭgusto ĝis la fino de oktobro. Jen la titoloj de la respektivaj unuaj paĝoj.
En intervjuo la enketata sen. Dieter Rooke komencas agnoski siajn minacojn kontraŭ c-ano Marek Bamberski kaj eĉ denuncon ĉe la polico. Li tamen ne agnoskas la koruptoklopodon, kiu, estante delikto kontraŭ la Civita bono, metus finon al lia politika kariero.
Aprobante per tre larĝa plimulto la rezolucion proponitan de Bartek kaj aliaj, la Asembleo de KCE agnoskis ke la du kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo agas kontraŭ la interesoj de Kultura Centro Esperantista, kaj specife s-ino Grosjean per malstabiligaj kampanjoj.
La kunvokanto de la Kortumo, c-ano Bertil Nilsson, fiksis la daton kaj lokon de la aŭdienco pri la kazo Dieter Rooke. Ĝi okazos ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio, 13 decembro 2013 je 11h00. Kvankam la koncernato ricevos apartan kunvokleteron, la komuniko tra la Civita organo jam sufiĉas por la valideco de la kunvoko.
Komuna iniciato de Esperanta PEN-Centro kaj Fajszi Amika Rondo, la literaturaj kafejoj en Budapeŝto ekis fine de septembro 2012, kaj atingis sian dekan realiĝon en oktobro 2013, antaŭ ol komenci novan ciklon en 2014.