La Kvinpetalo je turnopunkto?
Eksterordinara asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanto de “La Kvinpetalo”, fine de oktobro en Bureso. La staĝejo iniciatita de LF-koop (kies simbolo speguliĝas en la nomo), de kelkaj jaroj sen ajna formala ligo kun la kooperativo, frontas malfacilan situacion, unue pro malmultiĝo de staĝanoj, due pro manko de homfortoj por sia funkciado.