Projekto Nurenbergo eniros la duan fazon
La sukcesa tria eksperimenta kurso pri tradukarto, morgaŭ finota en Kultura Centro Esperantista, sub la gvido de c-ino Perla Martinelli, fermas la unuan fazon de projekto Nurenbergo, celanta la kreon de lernejo por tradukistoj (pli malfrue ankaŭ interpretistoj) al esperanto, partnere kuplita al efektiva, universitatnivela institucio, prefere en Svislando.