Ne legitimas lingvotestado per skajpo

HeKo 712 9-C, 3 jul 19

Kultura Centro Esperantista interpelaciis la Kapitulon pere de sia parlamentano, ĉu oni rajtas ekzameni laŭ LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito) per skajpo, almenaŭ parte. Jen la respondo.

Responde al la interpelacio de KCE-forumano: direktivo Muhlemann preskribas la fizikan ĉeeston kaj de la ekzamenantoj kaj de la ekzamenato; tial ne legitimas la lingvotestado per skajpo. Do la respondo estas tute negativa.

La fakto ke UEA, funkcianta kvazaŭ eksterlanda giĉeto de la ŝtata lingvotesta centro en Budapeŝto, lastatempe ekzamenas per skajpo, estas privata malnormalaĵo, kiu aldoniĝas al aliaj ĉe UEA-Budapeŝto, kiel la manko de tri el ses niveloj. Espereble nian lingvon ne trafos plia skandalo en Hungario, post tiu pro defraŭdo de ekzamenoj kiu trafis ITKon en 2013.

La malnormalaĵoj ĉe UEA/Edukado.net neniom koncernas la lingvotestadon tra KCE (komisiita de la Esperanta Civito).

Giorgio Silfer, Konsulo / Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri klerigado

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.