Senatokonsulto pri reprezentaj donacoj
Hieraŭ startis la senatokonsulto pri la leĝopropono prezentita de du senatanoj el la Verda grupo: Anatolo Gonĉarov kaj Perla Martinelli. Temas pri normigo de la donacoj ricevitaj de la Konsulo kaj aliaj gecivitanoj en sia ofico de reprezentantoj de la Esperanta Civito.