"Femina" 38 kun kovropaĝo pri FEMEN
HeKo 579 7-B, 31 aug 15
Kiam la redakcio de “Femina” sendigis al siaj legantoj la printempan numeron 37, ĝi esperis ke la sanproblemoj de la ĉefredaktoro estis fine solvitaj kaj la revuo povos repreni sian normalan ritmon. Tio bedaŭrinde ne okazis, kaj la somera numero de 2014, jam preskaŭ preta antaŭ longe, povis esti kompletigita nur en la lasta monato.