Esperanta PEN-Centro en aliaj kongresoj
Sub la prezido de c-ano György Nanovfszky kunvenis hodiaŭ en Budapeŝto ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko la ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro.
Sub la prezido de c-ano György Nanovfszky kunvenis hodiaŭ en Budapeŝto ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko la ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro.
Post jardeko c-ino Marie-France Conde Rey lasis la prezidon de Feminisma Esperanta Movado: la Asembleo de FEM elektis hodiaŭ afrikaninon, c-inon Chamberline Nguefack Zedong, nova prezidanto, por la mandato 2014-16. La Komitaton kompletigas c-inoj Anna Bartek kaj Conde Rey mem, reelektitaj.
Ruslingva publicistino estas la vicredaktoro de “Femina”, ekde la numero 37 (printempo 2014) de la revuo.
Iom pli ol kvardekjaraĝa, Polina Kalnitskaya instruas en Moskvo pri etiko en negocado kaj profesias kiel sendependa ĵurnalisto. Patrino de du jam plenkreskaj filoj kaj edzino de entreprenisto, ŝi aktivas por feminismo jam de kelka tempo.
Fajszi Amika Rondo iĝis fondumo laŭ la Hungara Kodo, ĉapitro IV, artikoloj 74/A-74/F, per verdikto de la Ĉefurba Tribunalo, 10 aprilo 2014.
Konforme al la siatempa anonco, estas kvin kandidatoj al la Kortumo, elektota de la Forumo de la Esperanta Civito venontsemajne dum la Parlamenta sesio en Budapeŝto.
“Klereco kiel vojo al libero” estas la ĉeftemo de la numero 36 (vintro 2013) de “Femina”, la organo de Feminisma Esperanta Movado. Fakte la kovropaĝo de la lasta numero de 2013 estas dediĉita al
Same kiel en 2004 kaj en 2009, ankaŭ en 2014 la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenas en la elektoj por la Parlamento de Eŭropa Unio. Mankas informo pri kandidatlistoj en aliaj EU-landoj (en 2009 estis ankaŭ en Germanio).