Post la decido de LK kontraŭ X-surogato
La Konsulo de la Esperanta Civito, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, konstatis la decidon de la Lingva Komitato, kiu kondamnas la X-sistemon kiel kontraŭfundamentan.
La Internacia Tago de Poezio, organizita en Lugano fare de la svistala PEN-klubo, prezidata de Franca Tiberto, gastigis interalie esperanton: Giorgio Silfer enkondukis itallingve la poemon de Gyula Illyés “Unu frazo pri la tiraneco“, kiu antaŭ precize kvindek jaroj koincidis kun la hungara popolleviĝo kontraŭ stalinismo, kaj sekve deklamis la unuajn dudek versojn de sia esperanto-traduko.
En lastatempa artikolo legebla diversloke en la reto, Gonçalo Neves skribas pri la prezidinto de la Esperanta PEN-Centro, c-ano William Auld: