LTSEC-seminario ĉi-semajnfine ĉe KCE

HeKo 321 6-B, 22 jan 07

Fakuloj el Francio, Hungario, Italio, Svedio kaj Svislando partoprenos en la seminario pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, organizita de KCE en Ĉaŭdefono sabaton la 27an de januaro 2007, de mateno ĝis vespero.

La ĉefaj kontribuontoj estas c-anoj Marc Hiltbrand kaj Giorgio Silfer, kiuj enkondukos la temaron. El Hungario c-ano Imre Szabó (kies fizika ĉeesto tamen ne estas certa, pro malsaniĝo) prezentos la ekzamenaron de ITK, la instituto kie diplomiĝas pri esperanto pli ol 5.000 personoj jare. Al eventualaj demandoj pri la spertoj de Franca Esperanto-Instituto povos respondi c-ano Francisko Degoul, al eventualaj demandoj pri la spertoj en Svedio povos respondi c-ino Agneta Emanuelsson. Invitita estis ankaŭ c-ano Koffi Gbeglo, gvidanto de Institut Zamenhof en Togolando, responsa pri LTSEC en Afriko; sed pro la renovigo de la pasporto li ne sukcesos veni.

La 28an matene okazos la ordinara Asembleo de KCE, ĉiam en la Esperanto-Domo, sub la prezido de c-ano Daniel Muhlemann.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.