Kvardek jarojn post la Manifesto de Raŭmo
Ĝis la 1970aj la esperantistaro ĝenerale konsentis ke la propra “raison d’être” estas specifa revolucio. Revolucio ne nacia, kian strebis plurfoje poloj por reakiri sian sendependecon; ne industria, per kiu finfine ĉiu povis posedi ĉemizon; do kia?