Internacia Fotokonkurso de "La Ondo"

HeKo 324 5-A, 23 feb 07

“La Ondo de Esperanto” organizis en 2006 la naŭan Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 71 fotoverkoj de 20 aŭtoroj el Germanio, Finnlando, Italio, Kanado, Kroatio, Nederlando, Pollando kaj Ruslando.

La 14an de januaro 2007 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.
1a premio: Mauricio Bolesnik (Italio).
2a premio: Olga Sipovalenko (Ruslando) pro “Glaciaj kaskadoj”.

Bibliotekoj kaj Jubilea Jaro ĉe la Forumo

HeKo 323 9-C, 15 feb 07

Direktivo proponita de Itala Interlingvistika Centro, pri komuna integrita biblioteka sistemo en Esperantio, kaj rezolucio proponita de LF-koop pri la celebrado de la Zamenhofa Literatura Esperanto-Jubileo 2009, reliefas en la tagordo de la venonta Foruma sesio, apud la ordinaraj plenumoj: adiaŭa saluto de la eliranta Konsulo, rektoro c-ano Walter Zelazny, elektoj de la Kortumo 2008-09, akcepto

Esperanta PEN en WALTIC 2008

HeKo 323 6-B, 11 feb 07

La Esperanta PEN-Centro estis akceptita kiel oficiala partoprenanto en la unua Internacia Kongreso de Verkistoj kaj Literaturaj Tradukistoj (WALTIC), okazonta en Stokholmo 29 junio — 2 julio 2008. La delegacio de la esperanta verkistaro enhavos membrojn precipe el nordeŭropaj landoj.

UEA: ĉu 100-jara aŭ 60-jara?

HeKo 323 5-B, 9 feb 07

En intervjuo lastatempe aperinta en “La Ondo de Esperanto” mi asertis ke la nuna UEA estas Internacia E-Ligo rebaptita kiel UEA. Eĉ pli ĵuse, ekflamis polemiko inter s-roj Osmo Buller kaj Gunnar Gällmo pri la aĝo de UEA: laŭ unu baldaŭ centjara, laŭ alia nur sesdekjara.

Niĝerio kongresis sen la estraro

HeKo 323 4-B, 8 feb 07

“Iuj eŭropaj imperiistoj kun koloniigaj intencoj en Esperantio detruis longjaran harmonion kiu ekzistis en EFEN. Do kio okazas, tio estas unua kongreso en Niĝerio kaj ne la unua kongreso de niĝeriaj esperantistoj nome de EFEN”, skribis c-ano Prince Henry Oguinze, la prezidanto de Esperanto-Federacio en Niĝerio, pri la unua enlanda kongreso 15-17 decembro 2006.

NEL pri pac-Nobelo al UEA

HeKo 323 3-A, 7 feb 07

Al UEA (Roterdamo) kun kopio al la komisiito Claude Longue Epée, Francio
kaj la estraranino pri la landaj kaj regionaj agadoj Maritza Gutiérrez, Kubo.

Norvega Esperanto-Ligo ricevis la cirkulerajn instigojn de UEA kontribui al kampanjo celanta al la kandidatigo de UEA por la Nobel-premio pri Paco de 2008.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.