Dujara festo en Andaluzio
Celebre pri la dua datreveno de la inaŭguro de la Esperanto-Domo, Esperanta Naturamikaro organizis promenadon hieraŭ, kadre de sia progamo pri urba padismo.
Ni festas hodiaŭ ne nur la 70an naskiĝtagon, sed ankaŭ alian jubileon: István Nemere, la plej fekunda verkisto en la hungara literaturo (pli ol sescent libroj), parolas esperanton de duona jarcento.
Pri la lingvaj rajtoj en Katalunio ekzistas alia versio, probable ne plaĉa al Kataluna Esperanto-Asocio, sed eble jes al Hispana Esperanto-Federacio; almenaŭ al kelkaj fervoruloj en ambaŭ societoj.
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11an Internacian Himalajan Renkontiĝon, fine de feburaro 2015. Aŭspicias Esperanta Naturamikaro.
Eniris la enpaĝigan fazon la “Historio de la esperanta literaturo”, finverkata de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer kaj eldonata de LF-koop.
Laŭ nuna antaŭvido, la libro ampleksos okcenton da paĝoj kaj estos liverita al la presejo en majo 2015, por ke eblu premiera prezento okaze de la Universala Kongreso en Lillo.
Antaŭ dudeko da jaroj la fratino de Umberto Bossi kandidatiĝis al la posteno de urbestro de Milano.
Kooperativo de Literatura Foiro ne altigas la abontarifojn por siaj periodaĵoj en 2015, jam la kvaran jaron sinsekve. Tio eblas danke al tri faktoroj: la fideleco de la abonantoj, la volontulado de la stabanoj kaj la akcepteblaj kostoj de la presejo, sen damaĝo al la kvalito.
Estas rimarkinde, ke “Literatura Foiro” povus enhavi pli da paĝoj en 2015.