"Femina" estas la standardo de FEM
La revuo “Femina” daŭre estas la plej grava servo de Feminisma Esperanta Movado: tion konstatis unuanime la ordinara Asembleo de FEM en Bruselo, 25 julio 2008, ĝojante por la regula aperado kaj altnivela enhavo de la periodaĵo. Rimarkindaj estis ankaŭ la prezento fare de sen. Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Femina”, okaze de la ĵurnalista kongreso en Vilno, kaj la prelego de sen.