Kien post SAT? reagas klasbatalantino
Dum SAT-kongreso antaŭ kelkaj jaroj estiĝis diskuto ĉu gardi aŭ ne la nocion de klasbatalo en la statuto. Temas pri falsa problemo. Simple la eraro de la nuna SAT, kaj specife de ĝiaj gvidantoj, estas la nekompreno pri la evoluo de la socio. Ne tia, ke la sociologiaj analizoj bazitaj sur la klasbatalo tute eksmodiĝis, sed tia ke ne plu la proletaro, sed alia socia klaso faros la revoluciojn.