Borsa analizo de Esperantio, julio 2017 - 1
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon.
Kultura Centro Esperantista eldonis sian 6an monatan informilon (aŭgusto 2017), sub la jam definitiva titolo “La eta heroldo de KCE”. En la ĉefartikolo ĝi memorigas la “raison d’être” (se paroli zamenhofeske, vidu lian “Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia”) de la “Heroldeto”.
Kvankam ĝi kongresas en Togolando, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ankoraŭ ne havas afrikanon en sia ĵus elektita estraro. La plej simpla klarigo estas, ke neniu afrikano kandidatis. Se tiel, la junaj afrikanoj ne brilus pro volontemo kaj sagaco. Cetere, la landa asocio mem de UEA (kies integra parto estas la togolanda TEJO-sekcio) praktike bojkotis ĉi tiun IJKon.
Estimata Prezidanto,
Kooperativo de Literatura Foiro anoncas la kreon de posteno por afrika kunlaboranto de siaj periodaĵoj. La ĉefa tasko de tiu kunlaboranto estos kunordige partopreni en la strebo valorigi afrikajn verkistojn kaj publicistojn en esperanto.
Se vi: