Programo de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto

HeKo 654 8-B, 13 aug 17

“Emancipiĝo, refortiĝo kaj renaskiĝo de Afriko” estas la ĉeftemo de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝos en Buĵumburo (ĉefurbo de Burundio) 22-27 decembro 2017, aŭspicie de la Esperanta Civito kaj kun la apogo de UETA.

La programo inkluzivas dutagan esperantologian konferencon, forumon pri la ĉeftemo, kulturajn kaj distrajn vesperojn, ekskurson al la provinco Makambo.

Densa kaj interesa programo ankaŭ post la kongreso: la unua parlamenta sesio en Afriko por la Esperanta Civito (27-28 decembro); trejnado de mil naciaj instruistoj pri speciala pedagogio (29 decembro — 17 januaro); ekskurso al Ruando (planata de Esperanta Naturamikaro); lanĉo de programo en Cibitoke fare de la Ministro pri agrikulturo (18 januaro 2018); lanĉo de internacia turista parko fare de la Ministro pri turismo (19 januaro 2018); inaŭguro de la privata universitato Nova Futuro (20 januaro 2018). Ĉiun iniciaton, krom la parlamenta sesio kaj la ekskurso al Ruando, prizorgas la paktinta establo SIPU.

Por informoj pri la 8a AKE: fednimu ĉe yahoo.fr aŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.