La Kapitulo kunsidas unuafoje

HeKo 329 1-C, 26 apr 07

Morgaŭ la Kapitulo kunsidos en Svislando, unuafoje dum la nuna mandato, sub la prezido de la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer.

En la tagordo estas la programo de la Vickonsulo pri socialaj aferoj, c-ino Chamberline Nguefack, kaj la stato de apliko de la decidoj alprenitaj de la Parlamento de la Esperanta Civito, pasintmonate en Bruselo.

Corsetti forlasos la UEA-estraron

HeKo 328 9-A, 22 apr 07

D-ro Renato Corsetti definitive retiriĝas de la UEA-estraro: li rekandidatos nek por la prezidanteco (pro troa kumulo de mandatoj) nek por la Estraro entute. Samtempe kun li retiriĝas la nunaj estraraninoj Ans Bakker kaj Ulla Luin. Ankaŭ s-ro Yu Tao rezignis. Inter la elirantaj esperas reveni nur Maritza Gutiérrez, Claude Nourmont kaj Amri Wandel.

Didaktika kolokvo en Moskvo

HeKo 328 6-A, 18 apr 07

La 13-an de aprilo en Moskvo, en la sidejo de Rusia Akademio pri Klerigo, okazis Internacia konferenco “Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj”. La celo de la konferenco estis pridiskuti la iniciaton de sciencistoj-esperantistoj enkonduki esperanton en studplanojn de diversnivelaj klerigejoj en Rusio.

De EVA al akADAMO...

HeKo 328 4-A, 15 apr 07

Esperantlingva Verkista Asocio estas trairanta fazon de interna debato kun profunda diverĝo. Unuflanke la prezidanto, Mauro Nervi, volas transformi ĝin al literatura akademio. Aliflanke kelkaj membroj, unuavice ĝia komitatano Gunnar Gällmo, volas resti asocio.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.