PEN-Centro persekutata en Belorusio
La PEN-Centroj en Svislando (alemana, romanda, tiĉina, esperanta) kondamnas la truditan malfondon de la Belarusa PEN.
La PEN-Centroj en Svislando (alemana, romanda, tiĉina, esperanta) kondamnas la truditan malfondon de la Belarusa PEN.
Same kiel por beletro, ankaŭ por la tradukado de politikaj kaj diplomatiaj tekstoj iom post iom profiliĝas “svisa skolo”, danke al Kultura Centro Esperantista, kies kursoj estas modelo de esploro kaj trejnado.
En Kultura Centro Esperantista komenciĝis hodiaŭ la kurso pri tradukado de diplomatiaj dokumentoj, gvidata de c-ano Giorgio Silfer, kun la partopreno de kvin personoj el kvin landoj.
Grava kaj agrabla vizito ĉe la jura sidejo de Esperanta PEN-Centro en Svislando: Alix Parodi Peretti gastis ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, urbo kie loĝas ankaŭ alia membro de la Romanda PEN-Centro, Lea Cohen-Augsburger, iama bulgara ambasadoro.
La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado estas kunvokita al la Esperanto-Domo en Svislando, salono Claude Piron, je la 6a de aŭgusto 2021 ekde 16h00.
Tagordo: 1) Raportoj de la Komitato; 2) Diskuto kaj aprobo de la raportoj; 3) Elektoj de la nova Komitato; 4) Elektoj de la FEM-delegitoj en la Civita Forumo; 5) Diversaj kaj eventualaj.
Nur unu elektito el naŭ en 2020 rekandidatas por la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. En unu sola kazo (la prezidantino) temas pri atingita aĝlimo; kaj en unu plia pri tuja forlaso de “molesta trolo” jam en aŭtuno 2020. Tio praktike montras drastan forbrulon de la eliranta estraro.
La tre bela ĉefsalono de la admirinda urbodomo en Loklo, kie kunsidas la Ĝenerala Konsilio de tiu svisa civito, gastigos la ordinaran parlamentan sesion de la Esperanta Civito, 9 aŭgusto 2021, laŭ afabla permeso de la lokla magistrato.
Konsultinte la Kapitulon, la Konsulo de la Esperanta Civito el Japanio respondis hodiaŭ al la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, en Popola Ĉinio. Jen la teksto de lia mesaĝo:
Inter la personoj kiuj kontribuis al la naskiĝo kaj kresko de “Literatura Foiro” estis pluraj milananoj, ĉu legantoj, ĉu apogantoj, ĉu artistoj, ĉar la revuo ekestis en Milano en 1970. Dum la lastaj du jaroj forpasis tri el tiu epoko, pri kiuj endas almenaŭ omaĝa rememoro.
Mag. Ĥadiĝa Alieva komencas ĉi-monate la lastan parton de trejnado kiel aktivulino en la stabo de la Esperanta Civito, sektoro de publikaj rilatoj. Tiucele ŝi atingis Ĉaŭdefonon, kie ŝi staĝas ĉe la Esperanto-Domo de KCE, en samtempa deĵoro kun c-ino Manuela Blanco.
La septembra numero de “Heroldo de Esperanto” superos la tradician formaton de kvar A3-paĝoj: ĝi enhavos du pliajn paĝegojn, rezervitajn al nova, sesmonata suplemento. Temos pri “Gepatra Bulteno : por la esperanto-familioj”.
Post fizikaj vizitoj de diversaj Abeletoj, la organiza teamo konfirmis la liceon de Ĉaŭdefono plej taŭga festivalejo, pro la kuneco de lokaloj, restoracio, teknologio kaj atingeblo, okaze de la evento meze de aŭgusto de la venonta jaro.