Komuna kongreso? SAT kaj UEA kalcitras
Neniu pozitiva respondo estas donita al sen. Dieter Rooke, kiu kiel UEA-ano kaj SAT-ano proponis kunigi la kongresojn de la du asocioj, per kolekto de subskriboj dum la lasta UK. La iniciato estis pure privata: neniel kaj neniom ĝi rilatas al la Esperanta Civito (kiu ne havas propran kongreson, sed principe subtenas la aranĝojn de la paktintaj establoj).