Nova projekto de Scienca Instituto Zamenhof

HeKo 428 6-C, 12 mar 10

Ĉu baldaŭ ekzistos virtuala enciklopedieto pri homaranismo? Estas frue por respondi jese. Sed almenaŭ interesan retan sliparon iniciatis c-ano Francisko Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, agnoskita de la Senato de la Esperanta Civito.

C-ano Degoul estas kompilanta kvazaŭ vikipedian sliparon pri la gravaj konceptoj en la zamenhofa homaranismo. Ĉiu slipo estas unuope dissendata je semajna kadenco tra la diskutlisto <zamenhof@..>, kiu arigas dudekon da zamenhofologoj, por pliboniga diskuto. Jen la unua specimeno el ĉi tiu “homaropedio”:

Amo

1) La vorto havas konotacion idealan, ekzemple en la esprimo “amo al sia nacio” (1906, p.119, l. 19-20).

2) Foje ĝi havas pli precize konotacion religian kaj absolutecan. En la “Preĝo sub verda standardo” (1905), ĝi funkcias kiel alfa kaj omega, ĉar ĝi fontas el Dio kaj konsistigas la homaran celon: “Al Vi, granda fonto de l’amo kaj vero” (p.111 v.3) “amo kaj vero Ekregos sur la tero” (p.112, v. 23-24).

3) Per tiu transcenda dimensio de amo klariĝas la Zamenhofa kredo al ĝia efikeco por unuigi la homaron
“dissaltos la obstinaj baroj / Per la sankta amo disbatitaj” (La Espero, 1890, str. 2, v.7, OV p. 586).

Same klariĝas la paralelaj esprimoj “amo al monoteismo” kaj “amo al la ideo esperantisma” en la Kembriĝa parolado (1907, p. 181 l.18/22), kie disvolviĝas komparo inter la kutimoj “tri fojojn ĉiujare kunvenad(i) en Jerusalemo” kaj “ĉiujare kunven(i) en la ĉefurbo de Esperantujo”, ambaŭkaze por “vigligadi en si la amon al la ideo” koncernata.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.