SAT-Amikaro pri Greziljono kaj La Kvinpetalo
Tre alarma unua paĝo, kvazaŭ pugno en la stomakon, en la lasta numero de “La Sago”, oficiala organo de SAT-Amikaro. Post la fotoraporto de “Heroldo de Esperanto” pri la stato de niaj Esperanto-Domoj, ankaŭ la filio de Sennacieca Asocio Tutmonda en franclingvaj teritorioj malkaŝas la krizan staton de Greziljono kaj de La Kvinpetalo.