Tuja helpo en Haitio

HeKo 418 5-A, 14 jan 10

Grandega tertremo frapis la ĉefurbon de Haitio. Taĉmento de Internacia Urĝa Agado kun ses hundestroj kaj taŭga materialo staras nun en Kolombio, preta por interveni. La klopodoj por havigi la vizojn estas okazantaj.

Internacia Urĝa Agado estas organizaĵo fondita de mondcivitanoj kaj agnoskita de la Kongreso de la Popoloj en 1977. Ĝia celo estas zorgi pri urĝeca helpo okaze de naturaj katastrofoj, kaj specife: a) preventado; b) urĝaj intervenoj; c) rekonstruado kaj aranĝado.

En sia retejo IUA utiligas iomete ankaŭ esperanton. La ĉefa sidejo de IUA estas en Montpeljero, Francio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.