Zakopane, JES... kaj ne
La unua Junulara E-Semajno (kombino de la tradicia Internacia Seminario en Germanio kaj de la ĉi-jarcenta AS en Pollando) pasis en Zakopane ĉe la jarŝanĝo. Laŭ la atesto de Johannes Müller, temis pri duone plena glaso. Sur unu pesiltaso kuŝas pozitivaj rimarkoj, sur alia negativaj.