Raymond Boré ne plu zorgos pri ZEOj
Pro aĝo kaj malsano, kiu preskaŭ blindigis lin, c-ano Raymond Boré en Ĉamberio (Savojo, Francio) rezignis pri la statistikado de Zamenhof-Esperanto-Objektoj.
Pro aĝo kaj malsano, kiu preskaŭ blindigis lin, c-ano Raymond Boré en Ĉamberio (Savojo, Francio) rezignis pri la statistikado de Zamenhof-Esperanto-Objektoj.
La sola ĉiujare okazanta internacia naturamika semajno en esperanto estas programita por 20-25 junio 2010, kiel kutime en Grindelvaldo, la plej pitoreska loko en la svisa Alparo. Organizas Kultura Centro Esperantista kaj Esperanta Naturamikaro.
Hieraŭ dum la 17a Togolanda Esperanto-Kongreso kompletiĝis la tria lingvotesta sesio en Afriko, rajtigita de Kultura Centro Esperantista pere de TIETo. Ekzamenis c-anoj Mensah B. Attiogbe-Agbemadon, Koffi Doumegnon, Koffi Gbeglo. Unuafoje okazis ankaŭ B-gradaj ekzamenoj en la nigra kontinento.
La plej supra instanco de la anarkomondialismo, la Kongreso de la Popoloj, estas de nun trione renovigebla ĉiun trian jaron, po dek kvin delegitoj. Detaloj pri la kandidatiĝoj situas en la retpaĝoj de RECIM, la mondcivitana registro.
La Kapitulo baldaŭ liveros al la Senato leĝoproponon pri la transformo de Fonduso Pro Esperanto al fondumo. La estonta Fondumo Pro Esperanto plenumos ĉiujn ĝisnunajn funkciojn de la Civita banko, sed kun alia jura statuso, kiu ebligos al individuoj kaj kolektivoj donaci monon alimaniere perditan, ĉar destinitan al la pago de impostoj.
Geopolitike interesa kaj Zamenhofe markita: tiel estas difinebla la trisemajna periodo pri kiu raportas la numero 2148 (16:2009) de “Heroldo de Esperanto”, la lasta en la jaro antaŭ la speciala afrika numero, dissendota kun la unua de 2010.
“Niaj dankoj iras al la Esperanta Civito, sen kiu multajn aferojn en nia Esperanto-movado ni ne scius. Egan dankon ni ŝuldas al ĝi kaj aparte al Giorgio Silfer, kiu taskas al si ĉiam defendi nian agadon kaj helpi al ĝia kresko.” Per tiuj vortoj Afrika Centro Esperantista dankis interalie la Esperantan Civiton, okaze de la 17a Togolanda Esperanto-Kongreso, inaŭgurita hodiaŭ en Aneho.
Papo Benedikto XVI bondeziris al la esperanta popolo hodiaŭ matene el la Sankta Petro, okaze de la universala beno “Urbi et Orbi”. Lia elparolo en nia lingvo estis eĉ pli transnacia ol en la latina, kie la “descendat super vos” estis klare aŭdebla kiel “deŝendat zupar vos”.
Ne serena festotago inter István Ertl en Eŭropo kaj José Antonio Vergara en Ĉilio. Akra interŝanĝo de opinioj karakterizis diskuton kiu startis per gratulo al la TEJO-estrarano Łukasz Żebrowski, produktanto aŭ reklamanto de kamizoloj kun la slogano “por lingva revolucio”, kie Zamenhof aspektas kamuflita kiel “Che” Guevara.
La redakcio de HeKo deziras al la legantaro serenan julon (al la blankanoj: Kristnaskon) kaj prosperan novan jaron.
Ni memorigas la gecivitanojn pri la anonco en HeKo 404 2-C, 23 sep 09.
En 2009 la Tago de la Esperanta Kulturo koincidis kun la 150a datreveno de la iniciatoro (kaj unua literatoro) de nia lingvo. Tio klarigas la specialan omaĝon al Lazaro Ludoviko Zamenhof en la numero 242, decembro 2009, de la revuo “Literatura Foiro”.
La temaro esplorata de Manuel Ortega estas tre interesa. Certe la nov-veneciismo (ankoraŭ diskutota leksemo) konsistigas en tio nur parton, kaj eble ne la unuavice traktindan.