"Esperantio vivas" prezentota en la Novjara Renkontiĝo
Pri la Esperanta Civito oni parolos 29 decembro 2023 matene en Wiesbaden dum jubilea Novjara Renkontiĝo, danke al prezento de la bildromaneto “Esperantio vivas” fare de sen. Giorgio Silfer, Vickonsulo. Li klarigos la ideon utiligi komikson por informi pri la esenco kaj estonteco de tiu nova kaj unika subjekto, kaj pri la pozitiva efiko de tiu metodo.