Rezolucio pri Ukrajno proponita de la Konsulo de la Esperanta Civito

HeKo 782 8-C, 28 feb 22

La Senato de la Esperanta Civito, kunvokita al telematika konsulto fare de la Kapitulo la 16an de marto 2022, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe,

EMFAZINTE ke laŭ la artikolo 5, paragrafo 1 de la Konstitucio “la leĝoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948”;

La orienta legacio pli kaj pli aktiva

HeKo 781 9-C, 23 feb 22

Densa agendo por la vickonsulo pri financoj en Budapeŝto, kien li alvenis hodiaŭ vespere. En la orienta legacio c-ano Silfer difinos la detalojn de diversaj misioj de c-ino Alieva, kiu vizitos dekon da landoj, inkluzive de sia naskiĝlando Azerbajĝano: ŝi forestos de Hungario preskaŭ tri monatojn, oficante kiel buralisto plejparte en Bakuo.

La celo de Buller: maldungi la maldungiston

HeKo 781 8-A, 21 feb 22

Dum Svisa Esperanto-Societo pere de sia A-komitatano Dietrich Weidmann en pracela deliro atakadas la estraron de UEA, minacante fajron kaj flamojn en la Universala Kongreso de la “pacaj batalantoj”, eksdirektoro Osmo Buller iniciatis novan taktikon, kies celo ŝajnas pli lerta kaj efika: eŝafodi la eŝafodiston, nome trovi la manieron imputi la nunan direktoron Martin Schaeffer kaj ti

Svisa Esperanto-Societo atakas la estraron de UEA

HeKo 781 7-A, 19 feb 22

Svisa Esperanto-Societo atakas la estraron de UEA pere de sia A-komitatano Dietrich Weidmann. Pri liaj nunaj (kaj antaŭaj) eĉ iom deliraj deklaroj rezultas nenia konsultiĝo kun la membraro de SES, sed ĉar nek la prezidantino (Mireille Grosjean), nek la SES-estraro nek la ĝenerala Kunveno iam kontestis tiujn deklarojn, oni deduktas ke la svisaj UEA-anoj konsentas pri ili.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.