Mikrosociologie interesaj kazoj
La kazoj de E @I (gvidata de Peter Baláž en Slovakio), Kosmo (gvidata de Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini en Italio) kaj Edukado.net (gvidata de Katalin Kováts en Nederlando) estas mikrosociologie interesaj.
La kazoj de E @I (gvidata de Peter Baláž en Slovakio), Kosmo (gvidata de Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini en Italio) kaj Edukado.net (gvidata de Katalin Kováts en Nederlando) estas mikrosociologie interesaj.
Feminisma Esperanta Movado estas la unua establo aliĝinta al la Pakto kiu petis la helpon de la agentejo Kosmo por prepari propran, ambician projekton.
Post tuta jardeko, Tutmonda Esperantista Junular-Organizo sukcesis havi demokratian baloton por sia Komitato. La tuta membraro rajtas elekti kvar B-komitatanojn, kaj finfine estis pli da kandidatoj ol postenoj (sep por kvar).
Inter la ok poemaroj kiuj kandidatis por “La Verko de la Jaro 2011”, nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario, kie dum la lastaj jaroj, ankaŭ danke al la stimulado de premio EKRA, manifestiĝis interesaj poetinoj.
Feminisma Esperanta Movado decidis iniciati, kaj Kultura Centro Esperantista akceptis gastigi, la trian Atelieron pri beletra kreivo, principe rezervitan al virinoj. Ĝi okazos en la Esperanto-Domo de Svislando, 11-15 julio 2012. La atelieron ankaŭ ĉi-foje gvidos c-ano Giorgio Silfer.
Osmo Buller, direktoro de Universala Esperanto-Asocio, obstrukcis aŭ rekte haltigis tri projektojn de UEA aŭ TEJO financeblajn de Eŭropa Unio per la helpo de la agentejo Kosmo, laŭ sia propra deklaro al la skandalisma retgazeto LibFol:
“Bela revo” estas la esperanto-kanzono plej aŭskultata en Youtube, per pli ol 20.000 deŝutoj fine de aprilo 2012. La ĉarman melodion de Francesco De Gregori, per la eminenta versa traduko de Giorgio Silfer, kantas Anjo Amika. “Bela revo” titolas la kompaktan diskon eldonitan de LF-koop.
Antaŭ trideko da jaroj iu konstatis ke la personaro de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo ne povas festi la Nacian Tagon, ĉar tiom da festotagoj kiom da ŝtatoj, kaj ne decus libertempi (nur) dum la Unua de Aŭgusto, la svisa tago.
Prof. d-ro Paolo Valore, de la Milana Universitato, renkontis hieraŭ d-ron Giorgio Silfer, membron de la Scienca Komitato de Itala Interlingvistika Centro. Ili diskutis pri eblaj sinergioj inter la Centro kaj la iniciatoj de prof. Valore rilate interlingvistikon.
Originala literaturo en la aprila numero de la 43a jarkolekto: Lina Gabrielli kun poemo uverture kaj István Nemere per rakonto, kiu ligas la ĉi-jaran sinkon de “Costa Concordia” kun la tiu de “Titanic” precize antaŭ cent jaroj. “Pasis la temp’… kaj finiĝis danco”: Carlo Minnaja omaĝas la ĵus forpasintan poetinon Eli Urbanová.
Atingas 2,3 miliardojn da eŭroj la sumo disdonita al la partioj ekde 1994 ĝis hodiaŭ en Italio. Tamen la anglalingva koloniado kostas 26-oble al la italoj, nome 60 miliardojn da eŭroj. Kaj ne dum 17 jaroj, sed ja ĉiujare! Dume al ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio, ne denaske anglalingvaj, tiu koloniado kostas 350 miliardojn jare.