Unua numero de Heroldo zorge de Anna Bartek

HeKo 502 2-B, 28 mar 02

Estas la numero 2186 (3:2012) la unua “Heroldo de Esperanto” kompletigita de sen. Anna Bartek kiel ĉefa aganto de kvarpersona redakcio (ŝi mem, Perla Martinelli, Dieter Rooke, Giorgio Silfer).

La numero enhavas la kalendaron de esperanto-aranĝoj dum la jaro 2012a: la plej vasta kaj kompleta listo trovebla en nia gazetaro, reale kaj virtuale, kun mapo pri la situoj, almenaŭ en Eŭropo.

Printempa numero de "Femina"

HeKo 502 1-B, 27 mar 12

Ekis la oka jarkolekto de “Femina”, revuo ne nur por virinoj, organo de Feminisma Esperanta Movado, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito (same kiel la redakcio de “Femina” mem ekde la pasinta jaro). La ĉefredaktorino, d-ino Perla Martinelli, liveris la numeron 29 al la presejo tuj antaŭ sia enhospitaliĝo.

Fartoproblemoj solvita kaj solvata

HeKo 501 7-C, 23 mar 12

Ĉi-semajne sen. prof. Giorgio Silfer estis operaciita ĉe la ventro, en svisa hospitalo, fare de teamo gvidata de d-ino Marike Papen. La operacio plene sukcesis, la baldaŭ eksa Konsulo rapide resaniĝas hejme.

Fine de marto okazos lia renkonto kun la eliranta Vickonsulo, kaj nova Konsulino, sen. Marie-France Conde Rey, prepare al la inaŭgura parlamenta sesio de la Esperanta Civito.

La PEN-Asembleo en Svislando

HeKo 501 2-B, 16 mar 12

La Ĝenerala Asembleo de Esperanta PEN-Centro estas kunvokita por la semajnfino 14-15 aprilo 2012 en la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, laŭ horo indikita surloke, kongrue kun la programo de la Studaj Tagoj pri Edmond Privat..

Tagordo:
1) Komunikoj de la prezidanto.
2) Aprobo de la pasintjara protokolo.
3) Morala raporto 2011. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.