Komuniko de la Kabinda legacio: nova prezidento

HeKo 501 4-C, 18 mar 12

La legacio de la Kabinda Respubliko ĉe la Esperanta Civito komunikas ke la 7an de marto du pliaj responsuloj de la sendependisma movado, vivantaj en ekzilo en la najbara Kongolando, estis kaperitaj de armitaj agentoj de Angolo.

La registaro de la Kabinda Respubliko kondamnas tiun terorisman agon, kaj akuzas pri kompliceco unu el la kunlaborantoj de la prezidinto de la Fronto por la Liberigo de Kabindo (FLEK). La kunlaboranto nomiĝas Belchior Lanso Tati, kaj Luando subaĉetis lin per eĉ tre malgranda sumo, laŭ la komuniko.

La prezidinto de FLEK, kaj provizora prezidanto de la respubliko, la 84-jara Nzita Tiago (vivanta en Parizo), ne plu okupas sian postenon, laŭ decido de Nkoto Likanda, la respublika parlamento, kiu kunvenis en Bruselo 4 februaro 2012. La sama kunveno elektis pastoron Afonso Masanga (kiu vivas en Nederlando) kiel novan provizoran prezidenton.

Per tiu enpostenigo, la sendependisma linio karakterizas nun la tutan Nkoto Likanda, kaj influas la kabindan diasporon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.