La plej esperantista maro en la mondo
Laŭ invito de la prezidanto de Esperanto-Asocio de Estonio, s-ro Tonu Hirsik, hodiaŭ matene la Konsulo de la Esperanta Civito inaŭguris per mallonga alparolo la 54ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn, kies unua renkonto, sub la nomo Baltia Esperanto-Tendaro, okazis antaŭ sesdek jaroj en Latvio.