SAT rezignas pri fizika kongreso en Bjalistoko
Pollando ne portas bonan ŝancon al la Sennacieca. La invito al kongreso en Varsovio dum 1987 estis rapide nuligita en 1985, kiel konsekvenco de la puĉo ene de Pola Esperanto-Asocio. La SAT-kongreso en Bjalistoko, julio 2020, estis ĵus nuligita pro la pandemio.