Sukcesa 6-a Lingva Kolokvo de KCE
Hodiaŭ disvolviĝis en Ĉaŭdefono la 6a Lingva Kolokvo de KCE, kun la partopreno fizika, virtuala aŭ per skriba kontribuo de dek du personoj. Inter ili tri prelegantoj (Perla Martinelli, Giorgio Silfer kaj Andres Bickel), eminenta leksikografo (Carlo Minnaja), sume kvin membroj de la Lingva Komitato kaj eĉ la Konsulo de la Esperanta Civito el Japanio.