Aleksandro Melnikov gastas en Andaluzio
C-ano Aleksandro Melnikov gastis hieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Malago, kadre de vojaĝo kiu ebligis al li la preskaŭ kvindekan landon en lia vivo: Ĝibraltaro.
C-ano Aleksandro Melnikov gastis hieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Malago, kadre de vojaĝo kiu ebligis al li la preskaŭ kvindekan landon en lia vivo: Ĝibraltaro.
Se vi serĉas ĵurnalisme vervan tekston en la angla pri Esperantio, sen aparta pretendo por scienco nek profunda objektiveco pri sciendo, estas rekomendinda la libro de Esther Schor “Bridge of Words”, kies subtitolo klarigas la enhavan celon: “Esperanto and the Dream of Universal Language” (2016).
Kiel de longe LF-koop anoncis, la Sociala Grupo Lexus posedos, eldonos kaj administros la gazeton “Heroldo de Esperanto” ekde Novjartago 2017.
La kunlaborantoj pri la enhavo bonvolu sendi siajn artikolojn kaj fotojn al la nova eldonejo. Ekde 15 decembro 2016 la nuna redakcio ne plu respondos al mesaĝoj, sed aŭtomate plusendos ilin al la nova.
Komuna firsto karakterizas la balotojn de la lastaj kaj venontaj monatoj, en Eŭropo same kiel Norda Ameriko. Du partioj esence konfrontiĝas pri la sama afero: ĉu kun aŭ sen la cetero de la mondo?
Malgraŭ bone argumentita opozicio s-ro Osmo Buller trovis preskaŭ neniun konsenton en la Komitato de Universala Esperanto-Asocio: nur li kaj s-ino Loes Demmendaal (eksestrarano pri financoj) voĉdonis kontraŭ la buĝeto proponita de la estraro.
La konflikto inter Roterdamo kaj Afriko havas jam du samtempajn batalkampojn: unu estas la Afrika Kongreso de Esperanto, alia estas la Internacia Junulara Kongreso.
La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto.
Sub la kontrolo de la Vickonsulo, kaj kun rezervo de konsento fare de la opozicio en la Senato, hieraŭ kompletiĝis la tria oficiala censado de la Esperanta Civito.
Kompare kun la dua censado, je 30 novembro 2011, la Civitanaro kreskis je ok procentoj, de 401 al 433, el kiuj 397 estas voĉrajtaj okaze de la elektoj por la Senato, 15 decembro 2016.
Akurate survojas al la abonantoj la decembra numero (284) de “Literatura Foiro”, per kiu finiĝas la jaro 2016, la 47a kolekto de la kultura revuo plej longe kaj senpaŭze aperanta en esperanto.
La estraro de Universala Esperanto-Asocio ĵus nomumis la novajn responsulojn de la Belartaj Konkursoj: la prezidanto fariĝis Miguel Fernández Martín (probable la plej talenta esperanto-poeto edukita en la kastilia) kaj la sekretario Miguel Gutiérrez Adúriz (probable la esperantologo plej kompetenta pri sciencfikcio).
Nenia publika komentario venas el Sennacieca Asocio Tutmonda (laŭ memdifino, laborista asocio) kaj el Universala Esperanto-Asocio (kiu du fojojn mondkongresis en Kubo) post la morto de Fidel Castro, kiu difinis sin mem “soldato de Esperanto”.
Same silentaj estas la (ankoraŭ vivantaj) plej konataj esperantistoj kun komunista membrokarto.
Ĉu ili hontas pri si mem?
Por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, kies skrutinio okazos 15 decembro 2016, estas legitimitaj dek balotejoj kaj tri subbalotejoj: entute ses en Eŭropo, kvar en Afriko, du en Ameriko kaj unu en Azio.