Informo por la ricevantoj de "Heroldo de Esperanto"

HeKo 625 6-B, 5 dec 16

Kiel de longe LF-koop anoncis, la Sociala Grupo Lexus posedos, eldonos kaj administros la gazeton “Heroldo de Esperanto” ekde Novjartago 2017.

La kunlaborantoj pri la enhavo bonvolu sendi siajn artikolojn kaj fotojn al la nova eldonejo. Ekde 15 decembro 2016 la nuna redakcio ne plu respondos al mesaĝoj, sed aŭtomate plusendos ilin al la nova.

La nunaj perantoj bonvolu kontakti www.heroldodeesperanto.com kiel eble plej baldaŭ, se ili estas interesataj daŭrigi la peradon. En tiu sama retejo la abonantoj trovas informon pri la maniero reaboni.

La antaŭlasta numero de la epoko de LF-koop (1997-2016) estas finredaktata kaj akurate atingos la legantojn ĉi-monate. La lasta numero estos retrospektivo pri la historio de Esperantio dum la lastaj dudek jaroj. Ĝi atingos la abonantojn komence de januaro.

Kooperativo de Literatura Foiro profunde dankas ĉiujn kiuj helpis al “Heroldo de Esperanto” dum la lastaj du jardekoj, kaj esperas ke ankaŭ la nova eldonejo meritos ilian subtenon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.