Umberto Eco (1932-2016), la itala esperantano
Antaŭ tri tagoj forpasis en Milano profesoro Umberto Eco, kiun en 2007 la Esperanta PEN kandidatigis por la literatura Nobel-premio, kune kun d-ino Marjorie Boulton.
La kabinda demando estas ankaŭ parto de la kongolanda demando: tion konkludis la reprezentantoj de la Kabinda Respubliko, en hodiaŭa renkonto kun aliaj kongolandanoj ĉe la okcidenta legacio de la Esperanta Civito, en ĉeesto de nia Vickonsulo.
Intensa monatfino en Ĉaŭdefono, kie la Esperanto-Domo gastigos kolokvon, du asembleojn kaj tri komitatkunvenojn 26-29 februaro 2016.
Danke al anonima mecenato konkretiĝas la ideo produkti malgrandan libron kiu resumas la historion de la esperanta literaturo, en la tri oficialaj lingvoj de PEN Internacia plus la transnacia. Tian libron, aŭ eĉ nur broŝuron, plurfoje neesperantistoj petas dum la mondkongresoj.
Dum la monato januaro falis la situacio en Amedo, unu el la plej kurdaj urboj en Turkio (kurdlingve: Sur Amed; turklingve: Diyarbakir). En kunteksto survoja al civila milito situis la epizodo de atako kontraŭ la sidejo de la Kurda PEN-Centro, duone detruita de turkaj armeanoj.
Aperis la 39a numero de “Femina”, antaŭlasta de la deka jarkolekto, kaj datita je aŭtuno 2015.