Ekis la dua Ateliero pri beletra kreivio
Startis hodiaŭ en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono la dua Ateliero pri beletra kreivo, organizita de Kultura Centro Esperantista kunlabore kun Feminisma Esperanta Movado.
Startis hodiaŭ en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono la dua Ateliero pri beletra kreivo, organizita de Kultura Centro Esperantista kunlabore kun Feminisma Esperanta Movado.
Esperantic Studies Foundation helpos funkciigi la retejon “aktuale.info”, kiun ĝia vicprezidanto Mark Fettes taksas unu el la pilieroj de la estonta komunikado de UEA, almenaŭ laŭ antaŭnotoj al la aperonta strategia dokumento, de Fettes kompilata kiel gvidanto de tiucela komisiono, elektita en Kubo antaŭ dek unu monatoj.
La PEN-Komitato pri Verkistoj en Prizono akceptis la Esperanto-Centron inter siaj membroj. Tiel nia literaturo estos unu el la nemultaj reprezentataj en ĉiuj komitatoj de PEN Internacia.
La 28an de majo 2011 en Malago okazis la ĝenerala Asembleo de “Marbordo de la Suno”, loka societo aliĝinta al Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
Sennacieca Asocio Tutmonda anoncis 598 membrojn por 2008 (en majo 2009), 489 membrojn por 2009 (en aprilo 2010) kaj 465 membrojn por 2010 (en majo 2011). Laŭ la reaniĝoj, en majo 2009 estis en ordo 239 por 2009, en aprilo 2010 estis en ordo 215 por 2010, en majo 2011 estis en ordo 178 por 2011.
La junia “Literatura Foiro”, numero 251, omaĝas al nia kunlaborinto c-ano Leen Deij, kies laste verkita poemo “La vojaĝo” uverturas. Sekvas la oracio de sen. Giorgio Silfer, kiu en Milano prezentis lian interesan vivon kaj enorman talenton de verkisto kaj publicisto.
Koncerne starpunktojn de la Konsulo pri la jasmena revolucio, kaj specife la lastajn eventojn en Sirio, el Andaluzia Esperanto-Unuiĝo venis la demando, kiel tio povas kongrui kun la statuta neŭtraleco de kelkaj paktintaj establoj. La Konsulo respondas:
“Se ni politike ne agus, neniam Etsuo Miyoshi ricevus honorigon. Aliaj lin ĝis nun nur eluzis” skribis pola leganto en LibFol.
La Esperantista Krea Renkontiĝo “Abritus” — EKRA en Razgrado (Bulgario), 10-12 junio 2011 estis la lasta por la ĝisnuna ĉeforganizantino, sen. Ivaniĉka Maĝarova, kiu transdonis la prezidon de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kriĉev” al reprezentantino de pli juna generacio, c-ino Dimitrinka Kateva.
La ĵurio de la Internacia Literatura Konkurso EKRA-2011, prezidata de c-ano Ljubomir Trifonĉovski, kaj konsistanta el c-inoj Dimitrinka Kateva kaj Ivaniĉka Maĝarova, anoncas la rezulton. La konkurson organizis la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrad (Bulgario), sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”.
Akurate aperas la sepa numero (2173) de “Heroldo de Esperanto”, kiu raportas pri eventoj ĝis 5 junio 2011. Jen kelkaj el la ĉefaj titoloj. La akurateco estas atingita kaj gardata de sindonema redakcio, malgraŭ la vakeco de la ĉefredaktora posteno. Kandidatoj estas intertempe selektataj.