Silenta demisio de Jorge Camacho
Ekde januaro 2015 Jorge Camacho ne plu estas redaktoro de “Beletra Almanako”. Lia eksiĝo okazis tute senbrue: eĉ en la plej ofte vizitataj retpaĝoj (ekz. Vikipedio), en lia blogo mem ĝis nun aperas neniu informo pri la ĉeso de lia redaktoreco.