Someraj koncertoj de Anjo Amika

HeKo 575 3-A, 10 jun 15

Anjo Amika afablan inviton akceptis de la Biblioteko Ervin Szabó en Budafok, kie ŝi donos koncerton postmorgaŭ al ne esperantista publiko, ekde 18h00. Ŝi prezentas kantojn el sia KD “Bela revo”, eldonita de Kooperativo de Literatura Foiro, en 2002.

Du eventoj koncernos ŝin dum la 100a Universala Kongreso, en Lillo. La unua estos kontribuo per religiaj kantoj (el la enhavo de “Dimanĉa koncerto”, dum la ekumena diservo, 26 julio 2015, ekde 17h30. Krome Anjo Amika koncertos kadre de la MAS-programo, 28 julio 2015 ekde 15h00, sur la scenejo MAS.

En Budafok ŝi atendas ĉiujn, kiuj povas veni al la muzikvespero “Popularaj kantoj en Esperanto”, kaj al la du koncertoj ŝi bonvenigas ĉiujn gekongresanojn en Lillo.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.