Apokrife en Ipernity
C-ano Giorgio Silfer informas ke la paĝo kiu aperas sub lia nomo kaj kun lia foto en Ipernity estas apokrifa. Li neniam mendis paĝon en Ipernity, nek intencas tion fari: li eĉ malkonsilas tion al ĉiu esperantlingvano, konsiderante la malseriozecon de la retejo, kontraŭ kies responsuloj li sin rezervas la rajton fari denuncon.