Interna baloto en EVA

HeKo 348 7-A, 26 mar 08

La membraro de Esperantlingva Verkista Asocio estas balotanta pri la transformo de EVA al literatura akademio. La referendumo estus la plej demokratia metodo, se: a) la prezidanto (Mauro Nervi) dissendus ne nur la argumentojn favorajn, sed ankaŭ la malfavorajn (de Gunnar Gällmo kaj Michel Duc Goninaz); b) procedure, unue oni decidus pri la eventuala malfondo de EVA, kaj poste oni fondus novan societon, la literaturan akademion; c) la balotiloj estus sendendaj al neŭtrala adreso, anstataŭ tiu de la prezidanto (kiu minacis demisii en kazo de malaprobo).

Laŭ la proponita statuto, la fondota literatura akademio estus io paralela kaj komplementa al la lingva akademio (legu: Akademio de Esperanto).  D-ro Mauro Nervi kandidatis unu fojon al la Akademio de Esperanto, en 1998, sed ne estis elektita: li ricevis 14 voĉojn el 45. La Akademio mem havas propran literaturan sekcion, nuntempe gvidatan de prof. d-ro Humphrey Tonkin.

(fonto: EVA-ano)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.