Hildegarde von Bingen agnoskita eklezie
La romkatolika eklezio proklamos Sanktan Hildegarde el Bingen (1089-1179) doktoro de la eklezio, la 7an de oktobro 2012. Tion anoncis la papo en Romo hodiaŭ, antaŭ la preĝo de Regina Coeli.
La romkatolika eklezio proklamos Sanktan Hildegarde el Bingen (1089-1179) doktoro de la eklezio, la 7an de oktobro 2012. Tion anoncis la papo en Romo hodiaŭ, antaŭ la preĝo de Regina Coeli.
La Ĝenerala Asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio unuanime rifuzis la peton de László Szilvási, kiu volis ke la tuta Estraro de HEA demisiu pro “malrespekto de la statuto”.
En la kampanjo lanĉita de LibFol kontraŭ la projektagentejo Kosmo, la plej aktivaj estas la reprezentantoj de establoj kiuj ial sentas, ke Kosmo konkurencas en la akiro de EU-subvencioj: Universala Esperanto-Asocio kaj Eŭropa Esperanto-Unio unuavice.
Jen interesa komparo pri sekretaj balotoj por la plej supraj instancoj en Esperantio.
Hieraŭ c-ano Georgi Mihalkov en Sofio fariĝis 60-jara. Verkisto, recenzisto kaj publicisto, konata sub la pseŭdonimo Julian Modest; membro (kaj revizoro) de Esperanta PEN-Centro, redakciano de LF, Lingva Komitatano.
Artikolo de “La balta ondo” (serioza retgazeto ĉefredaktata de A. Korĵenkov), raportanta pri la premio “La Verko de la Jaro 2011”, kaŭzis la sekvan komentarion de Andy Künzli, ministro de la Desperanta Respubliko (gramatika eraro en lia originalo):
Programo de la Internacia Krea Esperanto-Renkontiĝo “Abritus” en Razgrado (Bulgario)
8 junio 2012
18h30: en kafejo “Esperanto”: Amika vespero.
9 junio 2012
10h30: vizito de la historiaj vidindaĵoj en la urbo. Starto de la Esperanto-Domo ĉe strato Sveti Kliment 36.
La 44a Internacia PEN-Konferenco, organizata kiel kutime de la Slovena Centro, ekis hieraŭ en Bledo, kun la reprezento de dudek kvin centroj. La gravan eventon funebre vualas la trista novaĵo de la forpaso de Thomas von Vegesack, prezidinto de la Komitato por Verkistoj en Prizono.
La plej amata ĉevaleto (ho, povra poneo!) de s-ro Kalle Kniivilä estas raporti pri ĉies fiaskoj kaj paneoj. Escepte de tiuj el la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio.
La kazoj de E @I (gvidata de Peter Baláž en Slovakio), Kosmo (gvidata de Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini en Italio) kaj Edukado.net (gvidata de Katalin Kováts en Nederlando) estas mikrosociologie interesaj.
Feminisma Esperanta Movado estas la unua establo aliĝinta al la Pakto kiu petis la helpon de la agentejo Kosmo por prepari propran, ambician projekton.
Post tuta jardeko, Tutmonda Esperantista Junular-Organizo sukcesis havi demokratian baloton por sia Komitato. La tuta membraro rajtas elekti kvar B-komitatanojn, kaj finfine estis pli da kandidatoj ol postenoj (sep por kvar).